zum stadtplan [ l a n d i n g s ]


Alien City airport logo

La platformo chirkauis la sonorilan turon de la urbodomo. Sed la tuta urbo estis kosma sondilo, kiu stirighis chefe de tiu-chi loko kaj kutime servis kiel observejo. De tie oni superrigardis la tutan stelaron, en kiu flugis tiu urbo. Do temis pri komandejo. Sed la kosma sondilo estis ankau tuta urbo kun ludejoj kaj prizonoj, kun stratoj kaj vagantaj katoj. Kaj en la turo ech pendis ankorau sonorilo, kvankam sen batilo. Neniel oni rimarkis, ke la urbo kirlighis tra la malplena kosmo inter la steloj: nomado inter nomadoj.

James Blish, Urbo inter la planedoj


Kreskado estighas pro la enkorpigo de realecfragmentoj de jenaj lokoj, en kiuj Alienurbo restas mallongtempe. La produktivaj kaj procesivaj strukturoj, per kiuj la fragmentoj estas denove ordigitaj kaj aliigitaj, eble venas de aliaj lokoj, homoj, mashinoj au programoj. La kialojn oni ne plu ekkonas - sed tio estas la eco de Alienurbo. Kaj se ghi nomade migras aliloken, ghi ankau tiun ghi transformos per sia cheestanteco. Ghi aldonas al la loko plian dimension, kiun tiu loko sen Alienurbo neniel povus havi. Ghi sendas kaj ricevas signalojn. Alienurbo survojas.

Tradukoj: Walter Klag