![]() |
La urbo ilin alrigardis per malplenaj fenestroj, rimarkinda urbo: shimeca, glitiga, putranta, kvazau tramanghita de maligna ekzemo, kvazau ghi kushintus dum jaroj sur la fundo de la maro kaj malmergighintus mokanta la sunon, kaj la suno nun ridante ekruinigus ghin. La tegmentoj fandighis, la rusta lado kaj la tegoloj vaporighis. En la muroj oscedis fendoj, kiuj pli larghighis kaj ebligis la vidon al chifaj tapetoj, disfalantaj litoj, shancelighantaj mebloj kaj palighintaj fotoj. Senforte la stratlanternoj renversighis, kioskoj kaj reklamkolonoj dissolvighis en aeron - chio chirkaue kraketis, siblis kaj susuris, igis trueca kaj travidebla, ighis polvoamaseto kaj malaperis. La silueto de la urbodoma turo malklarighis en la foro kaj unuighis kun la blua chielo. Iom ankorau - sen ia ligo - la olda turhorlogho pendis chiele, ghis ankau ghi malaperis... Strugatzki, La lama sorto |
|
back to city map |